February 28, 2015
Adiaŭ, Bagateloj! Saluton, Leteroj!

Mi ne plu povas daŭrigi «Bagatelojn». En ĝia nuna formato — kiel mi komprenas ĝin — mi ne plu volas skribi en ĝi. Sed mi tute ne volas ĉesi blogadon en Esperanto — male, mi volas pli ofte skribi ion (mi esperas) interesan.

Mi kredas, ke mi havas sufiĉe multe geamikojn tra la mondo, al kiu mi volonte leterus. Sed mi apenaŭ iam skribus tiom multe da leteroj. Anstataŭ mi povus skribi leterojn al ia abstrakta amiko. Kaj tiuj leteroj fariĝos afiŝoj en la blogo. Do, la blogo fariĝos leteraro al amikoj. Kaj — samtempe — iu sorto de privata taglibro.

La dua kialo por tia formato estas jena: mi ŝatas uzi simplan retpoŝton en mia telefono por sendi blogafiŝojn — la rimedo estas plej simpla, ĝi ne postulas apartajn aplikaĵojn, ĝi estas sufiĉe fidinda. Mi kredas, ke eĉ se oni malpermesos en Rusio aliri al certaj retejoj eksterlandaj (nome Tumblr — neniu certas, kio estos malpermesita ĉi-tie morgaŭ), plu eblos sendi retmesaĝojn al la blogo.

Do, la blogo «Leteroj» jam pretas kaj mi invitas vin viziti ĝin. Bonvenon!

February 28, 2015
Fama opoziciulo Boris Nemcov estis pafmurdita en Moskvo - Vikinovaĵoj

Terura novaĵo!

5:25pm  |   URL: https://tmblr.co/ZxeR_x1ecFUsh
Filed under: novaĵoj rusio 
February 7, 2015

Pro naftoprezoj kaj krizo en Rusio mia salajro falis duoble (nu, ne ĝi mem, sed la prezoj plialtiĝis preskaŭ duoble). Bonŝance mi havas sufice altan salajron por plu vivteni mian familion.

December 20, 2014
Ve al Fejsbuko!

Ĝi blokadas la grupon, kie oni alvokis eliri surstraten je 15.01.15 — la tago de verdikto al fama rusia opoziciulo Aleksej Navalnij. Ĉu mi erare memoras, ke FB estis taksata kiel ĉefa reta organizilo dum antaŭaj Proksim-Orientaj revolucioj? Ĉu ne plu ĝI estas tia?

10:05pm  |   URL: https://tmblr.co/ZxeR_x1YSMSgJ
Filed under: esperanto rusio 
December 15, 2014
Feliĉan Zamenhofan tagon al ĉiuj!

Feliĉan Zamenhofan tagon al ĉiuj!

12:42pm  |   URL: https://tmblr.co/ZxeR_x1Y1jjoj
  
Filed under: esperanto 
September 24, 2014
Subita kaj hazarda renkontiĝo de tri esperantistoj en moskva vendejo. :) Oĉjo kaj Kalle.
@dmych

Subita kaj hazarda renkontiĝo de tri esperantistoj en moskva vendejo. :) Oĉjo kaj Kalle.

@dmych

(Source: dmych)

August 29, 2014
Mi preskaŭ ĉesis skribi ion en Esperanto kaj eĉ en la rusa. La sola (vere internacia) lingvo, kiun mi daŭre uzas estas lingvo de fotografio.
Do, se vi plu volas spekti miajn fotojn, bonvenon al mia fotoblogo dmych.org, sekvu min ĉe Instagram...

Mi preskaŭ ĉesis skribi ion en Esperanto kaj eĉ en la rusa. La sola (vere internacia) lingvo, kiun mi daŭre uzas estas lingvo de fotografio.

Do, se vi plu volas spekti miajn fotojn, bonvenon al mia fotoblogo dmych.org, sekvu min ĉe Instagram (instagram.com/dmych) aǔ ĉe Twitter (@dmych).

10:53am  |   URL: https://tmblr.co/ZxeR_x1PU9eG2
  
Filed under: fotoj blogo esperanto 
August 28, 2014

Mi ne havas vortojn por priskribi la situacion adekvate. Ĉu mia ŝtato jam komencis militon kontraŭ la najbara frata popolo — mi ne certe scias, ĉar ambaŭ flankoj tro mensogis lastatempe. Mi jam tute ne komprenas al kiu mi kredu…

Sed mi devas diri ke mi malamas militon. Kaj mi malamas mensogojn.

Pacon al ni ĉiuj! Kaj savu nin Dio!

July 18, 2014

Kyrie Eleison

June 23, 2014

Post malfacila kaj longa laborsemajno mi pasis semajnfinon en la vilaĝo. Kaj mi bone ripozis dum tiuj du feliĉaj tagoj. :)

6:26pm  |   URL: https://tmblr.co/ZxeR_x1JVzREw
  
Filed under: fotoj esperanto taglibro 
June 17, 2014

Dum kvar tagoj ni kajakis laŭ rivero Kirĵaĉ nord-oriente de Moskvo. Mi kajakis unuan fojon en mia vivo, kaj post unua tago nia admiralo decidis ke mi devas esti kapitano de unu kajako. Dekomence estis decidite ke du pneŭmatkajakoj estu kunligitaj kaj iĝu katamarano, kaj mi estu simpla remanto ĉe ĝi. Sed poste okazis ke tiu katamarano ne kapablas iri samrapide kun ĉiuj aliaj, kaj la teamestro decidis malligi la kajakojn por plirapidigi la ekspedicion. Do, mi fariĝis kapitano de unu el tiuj pneŭmatkajakoj.

Okazis malfacile stiri pneŭmatan kajakon sen ajna sperto eĉ en tia trankvila kaj malrapida rivereto. Sed mi sukcesis sufiĉe glate trairi eĉ kelkajn malfacilajn lokojn.

Rilatoj kun la kunkajakantoj okazis ne tiom glataj. Nur kun nia bona amiko, kiu estis admiralo de nia kajakaro, ni havis neniun problemon, ja ni ambaŭ bone komprenas unu la alian. Tamen, la malglataĵoj inter la teamanoj ne estis severaj kaj tute ne indas pli detalan priskribon.

La tuta ekspedicio okazis tre plezura, la ĉirkaŭaĵo bela kaj vetero bona. Malgraŭ prognozoj, la vetero estis sufiĉe suna sed ne varmega nek pluva. Ni trafis pluvon nur dum la lasta tago — unuan fojon frumatene, kiam ni ankoraŭ estis en tendaro, kaj la duan fojon, kiam ni jam finis la ekspedicion kaj pakis la kajakojn.

May 12, 2014
Ŝanĝoj

Baldaŭ, mi esperas, mia vivo multe ŝanĝiĝos. Post dek jaroj de «fidela ofico» mi ŝanĝos la laboron. Ĉe la malnova firmao restas ioma stabileco kaj certeco. Sed ĉi-tie jam mankas kresko — mia profesia kresko kaj evoluo. Do, nova laboro donos malmulte da stabileco sed estas vera ŝanco eskapi la marĉon de stabileco kaj rutino.

Kio pri salajro? Jes, la promesita salajro estis pli alta ol mi gajnas nun sed la firmestro eksciinte pri mia foriro, tuj plialtigis ĝin… Ha! Ĉu vi opinias ke li donis al mi grandan salajron ol tiu, kiun oni promesas ĉe la nova loko? Ne! Li donis ĝuste egalan! ;)

Do, deziru al mi sukceson!

10:30pm  |   URL: https://tmblr.co/ZxeR_x1Fgn5iD
  
Filed under: taglibro esperanto 
May 12, 2014
Nenio ŝanĝiĝis fakte. Kaj ne diru al mi ke modernaj teknologioj disigas homojn. ;)

Nenio ŝanĝiĝis fakte. Kaj ne diru al mi ke modernaj teknologioj disigas homojn. ;)

May 9, 2014
La strato en mia vilaĝo (mia domo situas maldekstre)

La strato en mia vilaĝo (mia domo situas maldekstre)

April 30, 2014

Miaj ŝatataj leontodoj

4:01pm  |   URL: https://tmblr.co/ZxeR_x1EXd4OH
  
Filed under: fotoj floroj